En
la china gongfu-filmo "Kauranta
Tigro kaj Kashighinta Drako" estas sceno: Gongfu-istoj
kaj gongfu-istinoj flugas tien kaj reen en bambuaro au haltas
sur la pinto de bambuo. Oni filmis tiun scenon ghuste en la Bambua
Maro en Yibin en la sudo de Sichuan-provinco.
La
Bambua Maro areas 46 kvadratajn kilometrojn kovrante pli ol 500
montojn.
Tie
estas bambuoj de 58 specoj ordinaraj kaj maloftaj. Krome en la bambuaro
kreskas ankau aliaj maloftaj vegetaloj kaj vivas musoj, ranoj, fazanoj,
serpentoj k.a. propraj al ghi. Krome en ghi estas multaj specoj
da valoraj fungoj. Kaj pli ol 200 specoj da kuracherboj faras ghin
granda natura farmacia ghardeno.
En
somero la bambuaro aspektas plej bele. Kiam la suno arde bakas la
teron, en la bambuaro oni sentas agrablan friskecon.
Senchagreniga
Valo
Smeralda
Koridoro
Feina
Lago
|