|  
                  Ghjauzi-o 
              estas originala tradicia manghajho de Chinio kaj la popolo shatas 
              diri, ke "neniu alia manghajho estas pli bongusta ol ghjauzi-o". 
              Ghi estas grava konsistiga parto de la china gastronomio. En la 
              Printempa Festo ghjauzi-o estas nemalhavebla manghajho.  
             Nemalhavebla 
              manghajho por la Printempa Festo 
                  En 
              la lasta nokto de jaro lau la luna kalendaro oni nepre devas manghi 
              ghjauzi-ojn. Printempa Festo estas la plej grava festo de 
              Chinio. Oni kutimas maldormi en tiu nokto por atendi alvenon de 
              la nova jaro. En multaj lokoj de Chinio oni haketas legomon kaj 
              viandon, pretigas paston, platigas ghin en rondajn pecojn kaj fine 
              farchas ilin per la hakitaj legomo kaj viando. Oni manghas ghjauzi-ojn 
              en la noktomezo. 
             Longa historio 
              de ghjauzi-o 
                La 
              kutimo manghi ghjauzi-on fiksighis en Ming- kaj Qing-dinastioj, 
              sed manghado de ghjauzi-oj multe pli frue. Esplorado pruvis, 
              ke antau 2500 jaroj jam aperis ghjauzi-o. En 1978 oni malfermis 
              tombon de 2500 jaroj kaj trovis en ghi bronzan ujon kun blankaj 
              manghajhoj bonorde vicigitaj. Ili estas triangulaj kaj farchitaj 
              per pecetajhoj. Oni atestis, ke ili estas rudimento de ghjauzi-o. 
               
             Popolrakontoj 
              pri ghjauzi-o 
                 Cirkulas 
              multaj diroj pri ghjauzi-o. Unu el ili temas pri memoro al 
              Pangu, kiu finis la kaoson kaj kreis la mondon. Alia popolrakonto 
              rilatas diinon Nüwa, kiu kreis homojn. Kiam shi faris homojn 
              el argilo en frosta vintro, oreloj de argila homo facile falis pro 
              frosto. Por ke la oreloj ne falu, shi ligis la orelojn al homoj 
              per fadenoj. Por memori shian meriton de kreo de homoj, oni kreis 
              la manghajhon ghjauzi-o forme similan al orelo. 
             Felichiga 
              ghjauzi-o 
               
                 Farante 
              ghjauzi-ojn, oni ofte kashis en la farchon oran peceton, 
              bombonon, arakidon, jujubon, kashtanon k.a., kun deziroj, ke la 
              manghantoj havu felichon, longan vivon kaj nasku multajn infanojn. 
               
               
                Manghante 
              ghjauzi-ojn, oni manghas samtempe tohuon, konfititajn persimonojn, 
              legomojn, bulojn el fishviando kaj porkoviando k.a. por esprimi 
              bondezirojn. 
             
              Ghjauzi-oj 
                -- tradicia china manghajho 
                Kiel 
                originis la homoj: Mito pri Nuwa kaj Xiwangmu 
                Novjara 
                festo de la luna kalendaro 
             
             |