|  
                  Lunaj 
              kukoj por la Autunmeza Festo de Chinio estas diversaj. Lau la produktejo 
              estas pekinaj, kantonaj, suzhou-aj, taiwan-aj, yunnan-aj, hongkong-aj, 
              chaozhou-aj kaj japanaj. Lau la materialoj kaj preparado estas fruktaj, 
              legomaj, teaj, kokoslaktaj, marproduktajhaj, tonikaj kaj aliaj. 
              Lau la formoj estas elefantaj, porkidaj, leonaj k.a.  
               
                 Heredinte 
              la tradiciajn trajtojn de la chinaj lunaj kukoj, la modernaj estas 
              pli delikataj kaj bongustaj. La lunaj kukoj estas shatataj de la 
              china popolo pro siaj apartaj trajtoj. La kantonaj estas maldik-krustaj 
              kaj fragilaj, bongustaj kaj dolchaj; la suzhou-aj -- molaj kaj aromaj; 
              la chaozhou-aj kun farcho el kandizita vaksa kukurbo -- tonikaj 
              kaj molaj. La kuko aludas kolektighon de la tutaj familianoj, char 
              en la china lingvo la prononco de luna kuko havas tiun signifon. 
              Lau la formoj estas kvadrataj, okangulaj, triangulaj kaj ortangulaj 
              kun diversaj farchoj, kiaj kando, jujuboj, ovoflavo kaj kvin kernoj 
              (kernoj de juglando, sunfloro, ternukso, pinnukso, kaj abrikoto). 
              La desegnajhoj de la kukoj strikte rilatas kun la luno, ekz. Bela 
              feino Chang'e flugas al la luno; Leporo en la luna palaco; Nokta 
              luno en la Lakta Vojo; Luno kun siaj tri inversaj ombroj en lago; 
              kaj Antikva belulino Xi Shi ebriighas sub la luno. La belaj desegnoj 
              ne nur montras felichon de la Autunmeza Festo, sed ankau richigas 
              la poezian etoson de la festo.  
               
                La 
              pekinaj lunaj kukoj kun fragila krusto estas bongustaj; la suzhou-aj 
              kun maldikaj tavoloj estas blankaj, krespecaj kaj dolchaj; la kantonaj 
              similas al europaj kukoj kun diversaj bongustaj farchoj. La tradiciaj 
              taiwan-aj lunaj kukoj el batato estas dolchaj kaj molaj, sed ne 
              oleaj. La islamaj lunaj kukoj kun farcho el dishakita bovajho estas 
              destinitaj por hujoj. 
             
               Faru 
                lunan kukon farchitan per fresha porkajho 
                  
                China 
                tradicia festo - Autunmeza Festo 
                Legendo 
                pri luna kuko 
             
              
           |