Esploro pri kunfandigho de poemo kaj muziko

Tradicia kantado en la china poezio

de KE LEI

    Poezio en la antikva Chinio havis la tadicion de kantado. Antau la 14-a jarcento la poemo kaj kanto estis nedisigeblaj. Tiutempe la poemoj estis kanteblaj kaj trovighis formalaj melodioj por adekvataj poemoj. Iuj estis improvizitaj, similaj al la improvizitaj partoj en la moderna jhazo. Ghuste pro tio multaj famaj poemoj estis tre popularaj, kaj multaj melodioj estis tre konataj, char poemoj estis pli facile memoreblaj per kantado ol per deklamado.

    Poezio havas naciecon, kaj tio montrighas unue en la lingvo. La verkintoj kreis poemojn en la nacia lingvo, kaj la prononcoj de la naciaj lingvoj multe diferencigis diverslandajn poemojn en sonado. La chinaj antikvaj poemoj estis facile kanteblaj ghuste pro tio, ke la prononcado de la china lingvo estas tre tauga por kantado.

    La kvin- kaj sepsilabaj poemoj de Chinio estas multe diferencaj de la japana hajko. La grandaj diferencoj montrighas ne nur en la strukturo kaj arto de verkado, sed ankau en tio, ke la poezioj de la du landoj havas absolute malsamajn muzikajn formojn kaj tre diferencajn lingvajn prononcadojn. Tial la poemoj havas ege malsamajn sonojn, kaj dum la auskultado oni kompreneble sentas grandan malsamecon. La sonoj de la china poezio ne estas samaj al tiuj de la japana hajko kaj soneto de Renesanco, char la beleco de la sono de la china lingvo ne estas sama al tiu de aliaj naciaj lingvoj. Tial la china poemo havas sian propran kantomanieron.

Teatro kaj nova poemo
Epoko de poema deklamado en muziko
Esplorado pri kunfandigho de poemo kaj muziko