Post
la 13-a jarcento la poezio de Chinio estis anstatauita de Yuanqu,
formo de verso populara en Yuan-dinastio (1206-1368). Kiam Yuanqu
evoluis en Kunqu, specon de opero, kantado de poemo estis
anstatauita de opero, kaj poema kantado radikale farighis centpocenta
muzika formo, la sono de muziko estis pli preferata de la socio,
kaj la literaturaj scenaroj farighis pli kaj pli popularaj, do opero
rapide okupis gravan lokon. En tiu periodo poezio farighis pura
literatura verko posedata de malmulte da homoj.
En
la moderna tempo, disvastigo de populara lingvo de la Movado de
Nova Kulturo instigis verkadon de novaj poemoj. En la unua periodo
de la 20-a jarcento aperis multaj verkistoj de nova poezio kaj oni
nomis ilin poetoj. De post la 20-a jarcento la nova poemo de Chinio
ne plu estis kantata, kaj elmodighis la tradicio de kantado de poemo.
Tradicia
kantado en la china poezio
Epoko
de poema deklamado en muziko
Esplorado
pri kunfandigho de poemo kaj muziko
|