Esploro pri kunfandigho de poemo kaj muziko

Esplorado pri kunfandigho
de poemo kaj muziko

de KE LEI

    En la unuaj 80-aj jaroj de la 20-a jarcento multaj chinaj poetoj provis deklami sian poemon antau la publiko.

    Post la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la poema deklamado de Chinio dividighis en tri specojn. Unu estas regula poema tago kaj memoriga poemokunveno en universitatoj. Alia estas deklamado de improvizita poemo en bufedejo kaj kafejo, sed la societo estas malgranda kaj la deklamado simila al kulturo de societo. La tria estas poema deklamado de la publiko.

    La deklamado de moderna poemo formighis de la estetika koncepto de poeto Hei Dachun porti poemon en sonon. Tiu estetika koncepto havas multajn enhavojn. Unu estas ghisfunde liberigi la poemon el la katenita lingva prizono kaj revenigi ghin al esprimo de la fonetiko kaj ritmo che ghia naskigho. Poste Hei Dachun faris alian esploradon por kunigi homan vochon kun muziko, nome verki poemon kaj muzikon kune. La melodio kaj ritmo de poemo, la richa imago, la multspeca spaco kaj la rekta audo alterne eksplikas la enhavon de la verko, kio pli facile vekas resonadon de auskultantoj kun la verkinto. Tio ja devas esti vera signifo de deklamado sur la muzika fono.

    Hei Dachun nomis sian deklamadon "sintezado de poemo kaj muziko". La interrilatoj de poemo kaj muziko ne estas samaj al poema deklamado en adaptita muziko en tradicia signifo. La muziko ne estas plu fono, nek suplemento de la poemo, nek ekzistanta klasika muziko, sed naskighis pro la poemo, resonancis kun la poemo kaj komplete partoprenis en la kreado kaj montrado de la poemo.

    Post plurjara esplorado Hei Dachun elektis rokenrolon kaj fine sukcesis kunludi kun juna muzikanto Hao Wei kaj Muguang-orkestro. Vera formigho de sintezado de poemo kaj muziko okazis en la somero de 2001. Kiam Hao Wei unuafoje renkontighis kun Hei Dachun, li ludis bluson kun titolo "Fidrinkemulo de Yuanmingyuan". De tiam komencighis ilia kunlaboro. De junio de 2001 ili ofte ludis en universitatoj, publikaj lokoj kaj bufedejoj. La auskultantoj trovis, ke tio jam ne estas poemo kun muziko, sed tute nova speco de arto.

Tradicia kantado en la china poezio
Teatro kaj nova poemo
Epoko de poema deklamado en muziko