Esploro pri kunfandigho de poemo kaj muziko

Epoko de poema deklamado en muziko

de KE LEI

    Poetoj de Chinio neniam forgesis la nedisigeblecon de poemo kaj muziko. Meze de la 20-a jarcento ili bone adaptis taugan muzikon al deklamado de poemo. En multaj okazoj la muziko por poema deklamado estas jam ekzistanta, kaj kiam komencighis deklamado, la auskultantoj foje povas trovi, ke la muziko estis bone adaptita al la poemo, sed foje malbone. Au foje muziko superis poemon, kaj la poemo perdis la originan charmon.

    Nun multaj poetoj en Chinio forlasis tiun formon, sed ankorau multaj aktoroj aplikis la manieron de kombino de poemodeklamo kun muziko, sed ili ne estas veraj poetoj, kaj ili akcentas nur lirikecon, sed neglektis la forton de la lingvo mem. Tiuokaze oni akiris nur bonan scenejan efekton dramecan.

    Lau objektiva jugho, deklamado de poemo en muziko ludis tre bonan rolon en popularigo de poemo.

Tradicia kantado en la china poezio
Teatro kaj nova poemo
Esplorado pri kunfandigho de poemo kaj muziko