Pri tibetaj popolkantoj

de WA NA

    Popolkantoj de Tibeto, kiel formo de busha literaturo, vaste disvastighis inter la popolo pli frue ol apero de la tibeta skriblingvo. Post apero de la tibeta skriblingvo, popolkantoj ne nur akcelis la socian progreson kaj kulturan disvolvighon de Tibeto, sed ankau richigis kaj evoluigis sin. En la tibetlingvaj dokumentoj oni povas trovi, ke lingva intershangho en la antikva Tibeto prenis popolkantojn kiel esprimmanieron.

    Post disvolvigho kaj evoluo elonga historio la tibetaj popolkantoj farighis deklameblaj kaj kanteblaj kaj povas akompani dancadon. Tial oni facile asocias popolkantojn kun muziko kaj danco.

    Lau strukturo kaj esprimmanieroj la tibetaj popolkantoj havis sinsekve du formojn, nome Lu-stilan kaj ritman.

Lu-stilo
Lu-stila poezio
Ritma stilo
Amkantoj
Enhavoj kaj penso
Arta metodo