Vilaghaj metiartajhoj de chininoj (I)

Farunaj modlajhoj

     La farunaj modlajhoj estas faritaj por kulto al la prapatroj, chielo kaj tero, por geedzigho, funebro, festoj, datreveno de la naskightago k.a. Ili estas ofte vidataj en kamparoj de norda Chinio, kie tritiko estas vaste kulturata.

    La farunaj modlajhoj estas faritaj lau bezono de malsamaj moroj. Estas farunaj insektoj, bestoj, melonoj, fishoj, floroj, birdoj kaj homoj. Kvankam diferencaj en malsamaj lokoj, ili havas komunan trajton: La farunaj modlajhoj en Shaanxi-, Shanxi- kaj Gansu-provincoj havas tigran formon kun signifo eviti perverson kaj katastrofon kaj garantii pacon kaj sekurecon. Lau la historia deveno ili rilatas al la totema kulto kaj klana kredo.

    Samkiel aliaj vilaghaj artajhoj, la farunaj modlajhoj chiam temas pri la sama afero, t.e. vivo kaj nasko. La tipa ekzemplo estas soleno de infana unu-monatigho au unu-jarigho. El la amaso da donacoj tiuj de la onklo kaj avino de la patrina flanko estas plej atentataj, char ili reprezentas la matriarkan familion. Ghenerale ili estas grandaj belaj farunaj modlajhoj kun tigra kapo, draka korpo kaj fisha vosto. La okuloj havas formon de la suno, la oreloj kaj nazo -- tiun de birdo au fisho, dum la vosto estas fishforma. Sur la korpo vidighas multe da fishoj, birdoj kaj floroj. Inter la grandnombraj modlajhoj certe estas floro reprezentanta prapatron de la geviroj, kiu okulfrapas inter la amaso da farunaj modlajhoj.

    Kreo de farunaj modlajhoj estas plenumata ghenerale en 2 au 3 tagoj antau la popolaj festoj, tial oni devas prepari chiujn necesajn materialojn kaj inviti knabinojn lertajn en la farado. Por fari la modlajhojn oni kolektighas sur terlito, chirkau tablo. Iuj knedas farunan paston kaj aliaj faras modladon. La chiutage uzataj tranchiloj, tondiloj kaj kombiloj tiam farighas nemankigeblaj por ili. En la malgranda laborejo estas uzataj ankau jujubo, rughaj kaj verdaj faboj, zantoksilo (Zanthoxylum bungeanum) k.a. Ghoje babilante pri tio kaj alio, la junaj virinoj senchese faras la laboron. Jen naskighas la animitaj objektoj en iliaj manoj unu post alia, kiuj montras la belan deziron de chinaj virinoj kaj manifestas la antikvajn morojn kaj tradiciojn de Chinio. Tio montras ankau ilian spiritan mondon. Malgrau tio, ke post festo la modlajhoj pene faritaj de ili estas formanghitaj de la infanoj, en la sekvantaj fojoj ili daurigas sian laboron. Kaj en la arta kreado ilia sagho plene montrighas kaj iliaj artaj kapabloj akumulighas kaj sublimighas.

    "Dikaj infanoj", majstroverko de la farunaj modlajhoj en norda Shanxi-provinco, prezentas grimpadon kaj kuradon de infanoj. La "infanoj" estas faritaj ghenerale antau la 15-a de la sepa monato lau la china luna kalendaro por kulti la prapatrojn kaj peti familian sekurecon. La kunligitaj infanoj estas faritaj aparte interese. Ili havas kelke da kapoj. Tamen rigardate de dekstre kaj maldekstre, ili montras kelkajn, malsamajn infanojn. Tio aludas, ke oni deziras naski multe da infanoj.

    La farunaj modlajhoj karakterizighas per belaj formoj kaj koloroj. Tre famaj estas la tieaj feniks- kaj tigroformaj kukoj kun jujuboj kaj juglandkernoj ene. Ili estas bona donaco en folkloraj aktivadoj pro sia aludo de felicho.
La farunaj modlajhoj de Langzhuang, Shandong-provinco, plejparte estas plataj. Ili povas esti pendigitaj kaj metitaj sur tablo. Oni ofte uzas ilin por ornamado en folkloraj aktivadoj. Ankau infanoj shatas ilin. Tiuj modlajhoj ghenerale estas rughaj, flavaj, verdaj kaj bluaj kun multe da shanghighemaj strioj.

    Tigro estas grava inter la farunaj modlajhoj en Huaxian-gubernio, Shaanxi-provinco. Vidighas tigroj grandaj kaj malgrandaj kun diversaj mienoj. Por fari grandan tigron oni bezonas minimume 10-15 kg. da faruno. Ghi estas la plej valora donaco, char oni rigardas ghin kiel felichigan talismanon.

Vilaghaj metiartajhoj de chininoj
Papertondajhoj
Brodajhoj
Tolaj objektoj