La
brodajhoj pli bone montras la virinan talenton ol aliaj vilaghaj
artajhoj. En Chinio multe da vilaghaj knabinoj kreskis en preparado
de la novedzinaj vestoj por si mem. Ili enbrodigis sian aspiron
al la bela estonteco kaj profundan amon en la novedzinajn vestojn.
Post kiam ili eniris en la bogepatran domon, la parencoj kaj najbaroj
de la bogepatroj taksis ilian lertecon lau ilia brodajhoj. Post
naskigho de ilia infano, iliaj brodajhoj ofte aperis sur ghiaj vestoj.
Post kelkaj jaroj ili instruis al siaj filinoj la brodadon. En la
pasinteco la chinaj virinoj ja tiamaniere vivis.
La
brodajhoj estas ofte uzataj por ornamado, tial oni donas grandan
atenton al iliaj koloroj. Ghenerale dirite, la popolaj brodajhoj
estas rughaj kaj verdaj, kiuj impresas iom vulgare, sed efektive
tia arangho estas bona, char ili ne montras la naturajn kolorojn
de la objektoj, nek tiujn prilumatajn, sed tiujn en homa imago.
Por reliefigi la temon oni povas aranghi la kolorojn laubezone,
ekz. la folioj povas esti ne verdaj, sed alikoloraj, char la brodantoj
volas montri ghojon anstatau mizeron en la reala vivo kun la celo
trovi la spiritan ekvilibron en la arto.
Oni
uzas ankau aliajn kolorojn en la brodado. La chinaj nacimalplimultanoj
mjau-oj prenas nigron kiel fonon en la brodado, char ili alte taksas
nigron. La rughaj bildoj en la nigra fono impresas impone, dum la
bluaj kaj purpuraj bildoj en la nigra fono impresas mistere kaj
malproksime. La brodajhoj en tiaj koloroj kondukas la rigardantojn
al malproksima mondo, kie oni facile trovas legendojn en la primitiva
kaoso kaj monda genezo.
Krom tio la mjau-oj ofte montras sian grandskalan migradon kaj koncernajn
primitivajn totemojn kaj kulton. Oni diris, ke aprezo de mjau-aj
brodajhoj similas al lego de antikva mito, kio konigas la kulturan
historion aluditan en la romantikaj artajhoj. La mjau-a brodado
devenis de papertondado. Tio estas la kultura sedimento heredita
de ili kaj ofte kun primitivaj bildoj, kiuj estas aparte valoraj
pro sia malgranda shanghigho. La drakoj viglighantaj sur brodajhoj
similas al fisho, folio, skolopendro, salikoko, serpento kaj aliaj
primitivaj vivuloj, de kiuj oni konas shanghighon de la drakoj en
jarmiloj. Jughate lau la formo, la mjau-aj drakoj estas amindaj,
kiuj diferencas de tiuj en la han-aj imperiestraj palacoj.
Ankau
la fadenoj estas plurkoloraj, tial la bildoj, broditaj per tiaj
fadenoj, estas buntaj. La lertaj knabinoj kapablas brodi chion en
la vivo. Multaj nacimalplimultoj havas kutimon donaci alplandajhojn
al la amato kiel ateston de gefianchigho. La knabinoj do montras
sian honestan amon al sia fiancho per brodajhoj sur la alplandajhoj.
Ili brodas la chinan ideogramon kun la signifo "honesto"
sur la alplandajhoj, dezirante, ke la fiancho estu honesta ne nur
en la koro sed ankau en konduto. Ili brodas sur alplandajhoj florojn
kaj papiliojn, por ke la amato memoru shin por eterne. Ili brodas
ankau paron da ambirdoj simbolantajn eternan amon de la geedzoj.
Garnajhoj
de kapkusenoj estas chiutaga bezonajho. Tio estas ambauflankaj garnajhoj
de oblonga ronda kapkuseno. Sur la garnajhoj brodighas floroj, birdoj,
homoj kaj bestoj, simbolantaj felichon. En Shanxi-provinco sur la
kapkusenaj garnajhoj ofte vidighas bildoj de fishoj kun lotusfloroj,
melonoj, granatoj k.a.
Vilaghaj
metiartajhoj de chininoj
Farunaj
modlajhoj
Papertondajhoj
Tolaj
objektoj
|