La
papertondajhoj au papertranchajhoj ofte vidighas sur fenestroj, plafono,
terlito kaj pordoj en norda Chinio. En multaj lokoj de Chinio la knabinoj
devas lerni brodi, teksi, tajli, tondi kaj tranchi jam de sia infanagho,
tial tondiloj kaj papero estas ofte uzataj de ili. Oni opinias, ke
la rafineco de papertondajhoj povas montri la saghecon kaj spritecon
de la tondantaj knabinoj. En la vivo la knabinoj efektive rigardas
papertondajhojn kiel esprimon de siaj sentoj.
En
Chinio estas multaj skoloj de papertondado, chiu kun siaj propraj
trajtoj. Ghenerale la papertondajhoj en nordokcidenta Chinio estas
simplaj kaj maldelikataj, tiuj en la chemaraj regionoj--delikataj
kaj tiuj en suda Guangdong -- luksaj. Koncerne iliajn temojn, tiuj
en Gansu, Shaanxi kaj Shanxi kaj tiuj faritaj de chinaj nacimalplimultanoj
mjau-oj estas misteraj kaj primitivecaj. La de ili faritaj papertondajhoj
kun figuroj de ranoj, serpentoj, fishoj, birdoj, drakoj kaj bestoj
ofte imagigas pri bildoj sur koloraj ceramikajhoj kaj rokmuroj.
La reciproka konfirmo de historiaj objektoj kaj tradiciaj papertondajhoj
montras ilian komunan artan koncepton kaj formigan arton, tial la
papertondajhoj havas ankau arkeologian valoron. Enhave ili, strikte
rilataj al folkloroj, ne disighas de bondeziro al la vivo kaj generado.
Tigra formo estas simbolo de vivolongigo. Papertondajhoj kun bildoj
de arboj kaj cervokapo aludas protekton kaj daurigon de la vivo,
dum la bildoj de fishoj, lotusfloroj, kalabasoj, drakoj, feniksoj
kaj infano sur lotusfloro montras deziron pri nasko de multe da
infanoj.
La
pli-ol-80-jara Ku Shulan estas ordinara kamparanino vivanta sur
la Leusa Altebenajho en Shaanxi-provinco, nordokcidenta Chinio.
En sia juna agho shi vivis malfacile, tamen shi, denaska
optimistino, shatis kanton. Shi ofte kantante faris kampan laboron.
Shi estas lerta ankau en papertondado kaj samvilaghanoj tre shatas
shiajn verkojn. Pro tio shi sentis grandan ghojon. Aspiro al la
bela vivo estas klare videbla sur shiaj papertondajhoj, kio estas
ankau trajto de kamparaj artoj de Chinio. Ku loghas en ordinara
kaverndomo en Shaanxi, kiun shi dekoris kiel domon de arto. Meze
de la muro pendas bildo "Virino de Papertondado". Shi
konigis: "Tio estas mi!" Shi eble ornamis eluzitan kartonan
keston per paperpecoj superfluaj en papertondado. Shi eltondis grandan
elektran lampon kaj sunon kiel simbolon de lumo. Shia materia vivo
estas malfacila, tamen la spirita richa.
La
laborulinoj lertaj en papertondado estas certe kompetentaj en dom-mastrumado
kaj bone fasonas vestojn por siaj familianoj. Su Lanhua ja estas
tia virino. En la 4-jara agho shi faris papertondajhon el folioj
de persimonoj kaj, 13-jara, shi famighis kiel lerta knabino. Nun
shi, 85-jara, restas vestita bonorde kaj pure, kio facile rememorigas
pri shia beleco en la juneco. Estas admirinda shia imagipovo. Shi
chiam sukcese kaj ekzakte faras papertondajhojn. Shi konas multe
da historiaj teatrajhoj. La de shi faritaj teatraj figuroj estas
simplaj kaj versimilaj.
Menciindaj
estas papertondajhoj de chinaj nacimalplimultoj. Mi prenu tiujn
de mjau-oj en Guizhou-provinco kiel ekzemplon. Ili estas ofte uzataj
kiel modelo de brodajhoj, kiuj montras la antikvan kulturon kaj
mitojn kaj legendojn de mjauoj. El ili klare troveblas legendoj
similaj al tiuj de han-nacio. Tio montras ankau la reciprokan influon
de mjau-oj kaj han-oj kaj la klanan devenon. Ghenerale la mjau-aj
papertondajhoj estas viglaj kaj iom strangaj. Ili impresas mistere
movite.
Vilaghaj
metiartajhoj de chininoj
Farunaj
modlajhoj
Brodajhoj
Tolaj
objektoj
|