Kiel
la plej supera estro de Falungong, Li Hongzhi ofte faris direktivojn.
La 31-an de marto de 2000, Li Hongzhi skribis "Kosenton! Tuj
dissendu!" sur la "Sciigo pri rigora elimino de senpermese
cirkuligitaj dokumentoj senrilataj al la darmo", kaj la sciigo
tuj atingis chiujn staciojn kaj punktojn. La "Studo de Falun-darmo"
ofte donis sciigojn au dekretojn al la direktaj stacioj kaj ekzercaj
punktoj en la nomo de la plej supera instanco. La Studo instalis
specialajn homojn por interkomunikighi kun la stacioj kaj punktoj
en diversaj lokoj pere de interreto, telefono kaj fakso cele transkomuniki
la direktivojn de Li Hongzhi kaj agordi la aktivadojn de diversaj
lokoj. Ekzemple post majo de 2000, kvankam Li Hongzhi jam estis
eksterlande, tamen la enlandaj ekzercantoj de Falungong senchese
ricevis liajn direktivojn, kiel "Mia penso", nomatajn
"sutro". Ili rapide cirkulis kaj multe venenis, kio dependis
de lia organiza sistemo.
La "Studo
de Falun-darmo" kaj la direktaj stacioj en diversaj lokoj regule
au neregule okazigis "Darmo-diskonigadon", "Celebron",
"Rememorigon" k.s. grandskalajn aktivadojn. Krome Falungong
plurfoje instigis la ekzercantojn sieghi chinajn novajh-agentejojn,
eldonejojn kaj sidejojn de kompartio kaj registaroj por esprimi
oponon kontrau la artikoloj de novajh-vehikloj malkashantajn Falungong
kaj kontrau la malpermeso de eldonado kaj distribuado de legajhoj
kaj audo-videaj eldonajhoj de Falungong. La 25-an de aprilo 2000
dek mil ekzercantoj de Falungong kontrauleghe kolektighis antau
Zhongnanhai, la rezidejo de la kompartia centralo. Kaj antau tio,
en la 23-a de aprilo 2000, Li Hongzhi interparolis kun la kernuloj
kaj subinstigis la ekzercantojn "Iri al Pekino", "Iri
al la centralo, al la Shtata Konsilantaro!" dirante: "Ne
efikos, se malmulte da homoj iros. Iru pli da homoj. En la lasta
jaro ne sufichis la nombro de homoj irantaj al la Pekina Televizio.
Se irus pli da homoj, la problemo estus solvita jam." "Ju
pli multe da homoj, des pli bone. Tio estos la lasta shanco."
Neigi
modernajn sciencojn
Distordi
kaj kalumnii religiojn kaj distrumpeti, ke "Falun-darmo"estas"ortodoksa
darmo"
Prifraudi
monon per Falungong
"Ekzerco
de Falungong kuracas homojn, ekzercantoj ne devas preni medikamentojn"
Revenu
|