Sub
la shildo de budha darmo, Li Hongzhi uzurpis religiajn terminojn,
distordis chiujn religiojn, kaj liaj absurdaj doktrinoj fakte estas
kontraureligiaj. Li nomis "Falun-darmon" "la plej
alta budha darmo" kaj "ortodoksa darmo" supera al
chiuj religioj. Por ke la ekzercantoj kultu nur "Falun-darmon"
kaj obeu liajn herezajn doktrinojn, li malpermesis al la ekzercantoj
kredi je religioj. Li diris: "La nunaj religioj ne povas savi
la homojn, ili estas malaltklasaj ajhoj." Li diris ankau:
"Budhismo,
kristanismo, katoliko kaj ankau judismo -- mi kredas -- estis ortodoksaj
en la historio. Sed en la nuna historia periodo, en la koncepta
socio de la modernigitaj homoj, oni jam ne povas kompreni ilin lau
la homa naturo kaj antikva koncepto... Vi ne komprenas ilin, do
vi ne povos esti savita de ili, kaj ili ne prizorgos vin",
"kaj mi diris tion nur pro la timo, ke vi estos preterlasita
de tiu religio, kiu jam ne povos savi vin." Li diris: "
La religioj naskighintaj en la kuranta jarcento, ech novaj religioj
naskighintaj en la pasintaj jarcentoj, plejparte estis falsaj."
Personoj de la religia rondo de Chinio montris, ke Li Hongzhi kaj
Falungong havas nenion komunan kun religio, kaj liaj herezaj doktrinoj
estas opoziciaj al la religiaj doktrinoj.
Subinstigi
ekzercantojn de Falungong sieghi la rezidejon de la registaro
Neigi
modernajn sciencojn
Prifraudi
monon per Falungong
"Ekzerco
de Falungong kuracas homojn, ekzercantoj ne devas preni medikamentojn"
Revenu
|