Unua-pagho
Kia estas Li Hongzhi
 

"Ekzerco de Falungong kuracas homojn,
ekzercantoj ne devas preni medikamentojn"

 
 

    Li Hongzhi ne permesas al ekzercantoj de Falungong viziti kuraciston kaj preni medikamenton, sed li mem kaj vizitis kuraciston kaj prenis medikamenton. En 1982-1992, kiam li laboris en la sekcio de sekureco de la Ghenerala Kompanio de Provizo de Greno, Oleo kaj Manghajho de Changchun, li vizitis 7 hospitalojn inkluzive de la Changchun-a Hospitalo, Changchun-a Popola Hospitalo, la 208-a Hospitalo de la China Popola Liberiga Armeo kaj la Chinmedicina Hospitalo de Chaoyang-distrikto de Changchun. Krome li estis operaciita en la provinca hospitalo. En liaj antecedentoj oni legas: Tempo de enhospitaligho: 7:30 de la 8-a de julio 1984, tempo de elhospitaligho: la 18-a de julio 1984. Diagnozo: Akuta pusa apendicito. Operacio: Apendico-ektomio. La operacion subskribe konsentis Li Rui, edzino de Li Hongzhi. La chefkuracisto diris, ke post operacio Li Hongzhi prenis penicilinon, streptomicinon kaj glukozon.

     Sed en disvastigo de Falungong li diris: "Preni medikamenton signifas enpremi pekon en la korpon, kaj la malsano restas senkuraca." "Legado de mia libro povas likvidi pekon, legado donas forton kaj darmon, kiuj povas likvidi pekon."

Subinstigi ekzercantojn de Falungong sieghi la rezidejon de la registaro
Neigi modernajn sciencojn
Distordi kaj kalumnii religiojn kaj distrumpeti, ke "Falun-darmo"estas"ortodoksa darmo"
Prifraudi monon per Falungong

Revenu