Dum
la disvastigado de Falungong Li Hongzhi senchese pretendis, ke li
estas "la plej supera budho", sed fakte li estas ege avida
je mono. En kelke da jaroj li parvenuighis pere de disvastigo de
Falungong.
Liaj
fruaj dischiploj atestis, ke en la unua periodo li disvastigis Falungong
kaj varbis kredantojn sub la shildo de kuraco kaj sanigo. Shajnigante
sian senpagan kuracon, li instalis en sia loghejo "ofer-keston"
kaj aludis pere de siaj dischiploj la malsanulojn, ke chiu oferu
almenau 100 juanojn.
Dum la
unua periodo de "disvastigado de darmo", Li Hongzhi gajnis
multe da mono per okazigo de kursoj. Nekompleta statistiko pruvis,
ke en 1993 kaj 1994 li akiris 428.3 mil juanojn sole en Changchun,
chefurbo de Jilin-provinco, per okazigo de kursoj kaj vendo de libroj
pri Falungong. Per kursoj en aliaj lokoj li akiris 789 mil juanojn,
kaj la totala sumo atingis 1 217.3 mil. En Harbin, chefurbo de Heilongjiang-provinco,
chiu kursano devis pagi 53 juanojn, kaj tiameniere Li Hongzhi akiris
200 mil juanojn.
Poste
Li Hongzhi diris, ke "por bone lerni la darmon, oni nepre devas
legi librojn, rigardi videobendojn kaj auskulti sonbendojn",
kaj presis multe da libroj kaj produktis multajn audo-videajn materialojn
kaj vendis en alta prezo, 300 juanoj por chiu serio. Krome li fanfaronis,
ke liaj portretoj kaj insignoj havas magian efikon kaj instigis
la ekzercantojn acheti ilin. Poste li ofertis "kostumojn kaj
kusenojn speciale por ekzercantoj" kaj eldonis librojn pri
Falungong en luksa versio. Li diris, ke "rikolto venas de ofero,
granda rikolto povas veni de malgranda ofero", kaj trompakiris
multe da mono de la ekzercantoj.
La 6-an de aprilo 1996 Li Hongzhi achetis en Changchun apartamenton
en prezo de 311 mil juanoj. Lau legho li devis pagi imposton, kaj
li mensogis, malmultigante la prezon de la apartamento je 178 mil
juanoj kaj sekve li impostofraudis 10.7 mil juanojn. En la posta
duono de 1996 kaj unua duono de 1997, kernulo Yao de Falungong aranghis
en Pekino vendadon de kontrabanditaj libroj pri Falungong de Hongkonga
versio kaj profitis 5.4 milionojn da juanoj kaj ghiris la monon
al la eksterlanda konto de Li Hongzhi, kiun liveris Ji Liewu, peranto
de eldonado kaj distribuado de libroj pri Falungong. Ji Liewu certigis,
ke la tuta sumo da mono estas disponata de Li Hongzhi. Fidinta atestajho
montris, ke Li Hongzhi havas grandegan deponon en la eksterlanda
banko kaj estas suspektata je impostofraudo, monlavo kaj similaj
krimoj.
Subinstigi
ekzercantojn de Falungong sieghi la rezidejon de la registaro
Neigi
modernajn sciencojn
Distordi
kaj kalumnii religiojn kaj distrumpeti, ke "Falun-darmo"estas"ortodoksa
darmo"
"Ekzerco
de Falungong kuracas homojn, ekzercantoj ne devas preni medikamentojn"
Revenu
|