Che
miaj kunlernantoj mi eksciis Falungong kaj mi ghojis, ke mi trovis
la veron. En senchesa memkulturado kaj ekzercado, mi turnis mian
celon farighi bona homo al celo perfektighi kaj chieliri. Mi disponis
pli kaj pli multe da tempo por "lernado de la darmo":
mi legis en la hejmo, en la lernejo kaj ech en lecionoj; kaj en
feriaj tagoj mi flankenmetis chiujn aliajn aferojn kaj ekskluzive
legis la libron "Turnadi Darmoradon" de mateno ghis
vespero. Miaj gepatroj ofte atentigis min, ke mia animstato estas
anormala. Sed tiam mi opiniis, ke ili ne komprenas min, char ili
restas sur "malalta nivelo".
Vespere de la 25-a de aprilo de 1999 mi
estis sciigita, ke chiuj kulturantoj de Falungong kolektighu antautagmeze
de la sekvanta tago antau Zhongnanhai (la sidejo de la Centra
Popola Registaro de Chinio) por peticio. Mi devas diri la veron,
ke tiam mi havis dubon, char en la libro de Falungong mi legis,
ke la kulturantoj de Falungong neniam partoprenos en politika
afero, sed devas strebi al "vereco, bonkoreco kaj toleremo".
Sed mi ne volis konfirmi pensante, ke "la studrondo ne faras
eraran decidon". En la sekvanta tagmezo, post ekzameno en
la lernejo, mi hastis al Zhongnanhai. Starante sur trotuaro kontrau
la pordego de Zhongnanhai, mi estis maltrankvila kredante, ke
miaj chagrenitaj gepatroj certe serchadas min. Kiam preterpasantoj
demandis min, por kio ni tiel faras, mi chiam respondis, ke ni
peticias por la darmo. Sed fakte mi trovighis en nebulo kaj vere
ne sciis, kion mi faras.
Mi
dronis en dolora kontraudiro
Mi
komencis introspekton
Mi
havas novan konon pri Li Hongzhi
Revenu
|