Unua-pagho
Kio estas Falungong
 

Pento de studento

Mi dronis en dolora kontraudiro

 

 
 

    En julio de 1999 Falungong estis kvalifikita kiel herezo kaj abolita. Mi sentis koleron kaj doloron. Sed tiam mi devis min prepari por enira ekzameno de univesitato, kaj krome mi ne volis teruri la nesanan patrinon, tial mi chesis partopreni en la aktivado de Falungong. Sed pro tio mi baraktis en dolora kontraudiro. Januare de 2001, mi trovis sutrojn de Li Hongzhi pere de interreto. Mi estis forte inspirita de lia 'perfektigho kaj chieliro" kaj decidis eliri por propagandi Falungong kaj atingi "perfektighon". Dum tiu tempo okazis sur Tian'anmen-placo sinbruligo. Sed tio ne konsciigis min kaj male mi kredis la diron de Li Hongzhi, ke tiuj sinbruligintoj ne estis ekzercantoj de Falungong.
    En februaro, marto kaj aprilo de 2001, mi estis "inicita" tra multaj kanaloj kaj "iluminighis", ke mi devas senchese "diskonigi la darmon" en la socio, se mi vere estas dischiplo de Falungong. En aprilo, malgrau la maltrankvilego de la familianoj, mi flankenmetis mian lernadon kaj estontecon kaj plurfoje venis al Tian'anmen-placo por peticii kaj memkulturi sen konsideri, ke miaj faroj jam atencis la leghon de la shtato. Mi firme kredis, ke tiamaniere mi povos "perfektighi" lau la instrukcio de Li Hongzhi. Rezulte de tio mi estis sendita al labor-edukejo por 2 semajnoj.
    Direktorino de mia fakultato de la lernejo venis vidi min kaj demandis: "Vi ekzercantoj de 'Falungong' pretendis, ke vi deziras farighi bonaj homoj, sed via faro multe maltrankviligis kaj chagrenis viajn familianojn kaj proksimulojn, do, chu vi povas esti kalkulata bona homo?" Shi demandis plie, por kio mi ekzercas min per Falungong, kaj mi respondis, ke mi volas "perfektighi kaj diighi". "Sed kiel statos viaj gepatroj, se vi foriros post 'perfektigho'?" Tiun demandon mi neniam konsideris kaj ne povis respondi al shi. Sed samtempe mi iom konsciis mian egoismon.

Mi trovighis en nebulo
Mi komencis introspekton
Mi havas novan konon pri Li Hongzhi

Revenu