Post
serioza legado de multe da kritikaj materialoj, mi havis novajn
konon kaj komprenon pri Li Hongzhi.
Antaue mi tre adoris Li Hongzhi. En la
libroj de Falungong kaj predikado li senkashe au alude kredigis
min, ke li venas de tre alta nivelo kaj estas budho posedanta
grandegan povon. Tial en legado de la "darmo", kvankam
mi rimarkis kontraudirojn kaj renkontis neklarigeblajn demandojn,
tamen mi forlasis racian pensadon kaj turnighis al blinda kredo,
ke nekompreno pri lia diro estas normala fenomeno, kaj ke mi komprenos
post mia atingo de pli alta nivelo. Mi neniam dubis liajn librojn.
Post serioza legado de multe da kritikaj
materialoj, mi havis novajn konon kaj komprenon pri Li Hongzhi.
Li samdatigis sian naskightagon kun tiu de Shakjamunio. Li fanfaronis,
ke li havas multajn magiajn povojn, ekzemple spirite transporti
kaj senmovigi objektojn kaj superregi alies pensadon. Li mensogis,
ke li neniam malsanighas. Li hipokrite postulis, ke la direktaj
stacioj de Falungong ne pagigu la ekzercantojn sub la preteksto
de vendo de materialoj. Sed fakte li trompakiris grandan sumon
da mono pere de librovendado kaj predikado en kursoj. Li posedis
plurajn domojn en Pekino kaj Changchun (lia hejmloko) kaj plurajn
autojn. Enmigrinte en Usonon, li dungis korpogardistojn. Chiuj
tiuj faktoj malkashis al mi, ke Li Hongzhi ne estas dio, sed fripono,
kiu faras chion por atingi sian celon. Krome, Li Hongzhi havas
kashitan politikan celon. Li diris, ke li helpos perfektighintajn
dischiplojn chieliri, kio faris senprecedencan fantazion. Poste
li senchese diris, ke publike propagandantaj dischiploj estas
grandaj, kaj kritikis tiujn, kiuj ne kuraghis publike propagandi
Falungong. Trompate de lia "chieliro en luma tago",
multaj sekvantoj de Falungong, inkluzive min, blinde eliris por
stari kontrau la registaro kaj la socio. En interreto oni povas
legi nemalmultajn artikolojn kritikantajn kaj kalumniantajn shtatajn
gvidantojn de Chinio. Iuj el la artikoloj diskonigas naturajn
katastrofojn kaj homajn subfosadojn. Iliaj enhavoj evidente rilatas
al politiko.
Antaue mi estis ege malkontenta kontrau
abolo de Falungong opiniante, ke kredo je Falungong estas problemo
de ideologio kaj la registaro ne devas malpermesi, kaj malpermeso
de la registaro al sido-striko kaj peticio al registaro de pli
alta nivelo fare de ekzercantoj de Falungong estas malkonforma
al demokratio. Post edukado mi ekkonis, ke la organizo Falungong
serioze damaghis la shtaton, popolon kaj socion. Samtempe mi ekkomprenis,
ke mi meritas la punon, ke mi jam malobservis la leghon de la
shato. Kaj krome, Falungong malkonsentas, ke malsanuloj vizitu
kuraciston, kaj pro tio multe da homoj falis en spiritan obstrukcon,
sin mortigis kaj sin vundis. La abolo de la china registaro al
Falungong ja estas pruvo pri defendo al la homaj rajtoj.
De kredo je Falungong ghis forskuo de
ghia kateno, mi spertis sukubon. Mi kore dankas chiujn, kiuj prizorgis
kaj helpis min.
Mi
trovighis en nebulo
Mi
dronis en dolora kontraudiro
Mi
komencis introspekton
Revenu
|