Che la
komenco mi estis opozicia al la edukado kaj ofte refutis en kolero
tiujn, kiuj oponis kontrau Falungong. Iom poste mi kvietighis
kaj konsciis, ke prava estas la kritiko al Falungong. Pli poste,
rigardinte videobendon pri Li Hongzhi kaj leginte rilatajn materialojn,
mi iom post iom klarighis kaj komencis dubi pri Falungong kaj
miaj faroj.
Falungong estis ghuste kvalifikita kiel
herezo pro la 6 karakterizajhoj. Unue, chiuj sekvantoj de Falungong
adoras Li Hongzhi kaj prenas chiujn liajn dirojn darmo kaj vero.
Due, Multe da dischiploj de Falungong pendigis en sia hejmo portreton
de Li Hongzhi kaj kultas ghin. Chu tio ne estas kulto al religia
chefo? Trie, la libroj de Falungong propagandas teismon kaj anarkiismon
kaj oponas kontrau sciencoj. Krome, facile rimarkeblas spirita
regado de Falungong super la sekvantoj kaj ghiaj libroj pretendis,
ke la diroj en la libroj estas absolute ghustaj kaj autoritataj,
kaj neniu povas shanghi ilin. Krome la sekvantoj ne devas preni
la diron de Li Hongzhi kiel sian, alie ili faros grandan "kulpon".
Per tia minaco Falungong facile povas spirite superregi la sekvantojn.
Kaj cetere, la organizo de Falungong trompakiris multe da mono
pere de vendado de libroj, sonbendoj, videobendoj, kompaktaj diskoj,
sidkusenoj, kostumoj k.s.
Sekreta societigho karakterizas herezon.
Falungong ne estas escepto. Li Hongzhi ekskuzis, ke Falungong
ne havas organizon, sed fakte Falungong havas perfektan organizan
sistemon kaj klaran labordividon interne de la organizo. Alie
ghi ne povus altiri milionojn da sekvantoj en la lando.
Mi
trovighis en nebulo
Mi
dronis en dolora kontraudiro
Mi
havas novan konon pri Li Hongzhi
Revenu
|