La
sukcesa malpermeso de pashtado montras, ke montoblokado, malpermeso
de pashtado kaj brutobredado en staloj estas perspektivaj
kaj profitodonaj, sed antau chio la registaro devas prizorgi
la vivon de la loghantoj kaj helpi ilin solvi la malfacilojn.
Komence de disvastigo de bredado de malgrandvostaj
Han-shafoj, la registaro de Wuqi-gubernio alvokis, ke la kadroj
de la gubernio kontraktu kun malricha kamparana familio pri
shafobredado, t.e. chiu kadro achetu du shafojn kaj donu ilin
al malricha kamparana familio, por ke tiu ilin bredu. La profito
apartenas chefe al la bredanto, kiu chiujare donu al la achetinto
unu shafidon. Chiu malgrandvosta Han-shafo naskas 4-6 shafidojn
en unu jaro, tiamaniere la kamparanoj senriske ricevas profiton.
La metodo rapide disvastighis. Por posedigi al la kamparanoj
teknikon de bredado fondighis gubernia, distrikta kaj vilagha
servosistemoj pri shafobredado. La gubernia registaro fondis
bredejon de reproduktantaj shafoj, proponas konservi verdajn
tigojn, rekomendas bonrasajn shafojn kaj instruas al la bredantoj
metodojn por preventi kaj kuraci bestajn malsanojn. Krom tio
la gubernia registaro establis shafajh-prilaborejon kaj grandan
fridejon, kiuj rolas kiel ponto inter la shafobredantoj kaj
merkato.
Dank' al tio la pashtistoj kaj kamparanoj ricevis
profiton kaj, anstatau oponi kontrau la pasht-malpermeso,
varme aprobis ghin. Kamparano de Wuqi-gubernio achetis unu
malgrandvostan Han-shafon kaj dum 4 jaroj vendis 23 tiajn
shafojn kontrau 20 mil juanoj. Li diris: "La reproduktanta
shafo estas la distrikta kaj la stalon konstruis kadroj, sed
la profiton mi ricevis. Nia registaro tiel konsideras niajn
interesojn. Chu estas dece ne auskulti la registaron?"
Multe
da malfaciloj estas solvendaj
Shtata
helpo estas urghe bezonata
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|