Por
shanghi la tradician pashtadon necesas shtata helpo, char
la lokoj malpermesantaj pashtadon plejparte estas malrichaj
kun malbonaj naturaj kondichoj kaj la financa kapablo de lokaj
registaroj estas malgranda.
Por plibonigi la ekologian staton en la baseno
de Heihe-rivero, Qinghai-provinco, la shtato elspezis 2.36
miliardojn da juanoj, el kiuj 104 milionoj estas uzataj por
konstruado kaj protektado de la ekologia medio. Nun kvankam
la ekologia bonordigo jam ricevis ian efikon en tiu loko,
tamen che la fonto de la rivero superfluas pli ol 200 mil
brutoj kaj loghas 3 mil homoj. Sen pashtmalpermeso la efiko
de ekologia bonordigo estas malfacile akirebla.
Gansu-provinco situas en la loko, limtushanta
la Qinghai-Tibetan Altebenajhon, Leusan Altebenajhon kaj Mongolan
Altebenajhon, kaj nur en iuj lokoj de ghiaj 7 gubernioj praktikighis
la pasht-malpermeso. Pro speciala geografia situo la tiea
stepo estas tipa. En Chinio sternighas 18 specoj da stepoj,
sed sole en Gansu estas 15 specoj. Nun en Gansu 90% de la
stepoj regresas. Sen shtata helpo la pasht-malpermeso en Gansu
estas tre malfacila.
Oficisto de Ningxia opinias, ke por plibonigi
la ekologian medion iasence la pasht-malpermeso estas pli
tauga ol cedo de terkulturado al arboplantado, kiu okazas
nur en malpli ol miliono da hektaroj da kampoj, sed la malpermeso
de pashtado utilas al haltigo de la regreso de centoj da milionoj
da hektaroj da kampoj, kaj nun la shtato devas kiel eble plej
rapide ellabori planon por la pasht-malpermeso, samkiel pri
cedo de terkulturado al arboplantado.
Sola
pasht-malpermeso ne sufichas
Multe
da malfaciloj estas solvendaj
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|