Dank'
al la pasht-malpermeso en iuj lokoj de la nordokcidento aperis
ghojinda situacio en la tiea ekologia medio kaj brutobredado,
sed la pasht-malpermeso komplete shanghos la ekologian medion
nur kiam ghi efektivighos en la tuta areo de la nordokcidento,
tio tamen frontas grandajn malfacilojn.
Ni prenu Qinghai-provincon kiel ekzemplon. Tie
la registaro faris decidon malpermesi pashtadon komence de
2002 en la rezervejoj de naturaj arbaroj, konstruejoj de ventoshirmaj
arbaroj kaj regionoj, kie oni realigas kontrausablan projekton,
cedas terkulturadon al arboplantado kaj herbokulturado, kaj
kie serioze dezertighis la kampoj kaj regresas la ekologia
medio. Tamen pashtado estas kutimo formita en multaj generacioj,
tial escepte de la severe malpermesitaj lokoj chie ankorau
vidighas bovoj kaj shafoj herbomanghantaj.
La plej grava kauzo kushas en tio, ke oni ne
trovis bonan metodon por liberigi la loghantojn el malricheco
post la pasht-malpermeso, kaj tial garantii la interesojn
de la kamparanoj kaj pashtistoj en la pasht-malpermesaj lokoj
farighis grava problemo. Por grandskale malpermesi la pashtadon
kaj garantii la enspezon de la loghantoj estas necesaj financa
kredito, scienc-teknika disvastigo, prevento de epidemioj,
merkata ekspluato k.a., kiuj nun estas postighintaj en multaj
lokoj de la nordokcidento.
Por malpermesi la pashtadon oni antau chio devas
konstrui stalojn por brutoj, ahceti bonrasajn reproduktantajn
shafojn kaj havi financan krediton, sed en nordokcidento de
Chinio la malgrandsuma kredito okupas nur malgrandan parton,
kio ne povas kontentigi la bezonon de la kamparanoj.
Krom tio, la shafoj antaue libere pashtataj povus
esti atakataj de grandarea epidemio post enstaligho. Sperta
veterinaro diris: "En la staloj pro monotona speco de
furagho kaj malvasta loko la shafoj estas tre facile atakataj
de disenterio kaj aliaj seriozaj malsanoj, tial post enstaligho
oni devas fari kontrauepidemian injekton al chiuj shafoj,
sed chi tie mankas veterinaroj kaj iuj kamparanoj rifuzas
injektadon pro alta prezo."
Sola
pasht-malpermeso ne sufichas
Shtata
helpo estas urghe bezonata
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|