Nun
en Chinio, ghenerale dirite, privataj entreprenoj traktas
elektronan rubon per simplaj metodoj, kio tre facile kauzas
median polucion kaj ekologian difektighon kaj minacas ech
la homan sekurecon.
La traktejo de industria rubo Jinghuan estas
unika entrepeno de elektrona rubo de Pekino. Tie laboras nur
dekkelkaj laboristoj, kiuj chiujare traktas 150 tunojn da
elektrona rubo, kiu konsistigas nur malgrandan parton de la
elektrona rubo de Pekino. Ilia laboro estas tre peza, sed
la laboristoj enspezas malmulte kaj la traktejo funkcias malfacile.
Kontraste kun tio, iuj privataj subteraj traktejoj
funkcias vigle. Je malalta prezo ili reachetas eluzitajn elektronajn
objektojn, riparas ilin, faras suprajhan shanghon kaj revendas
ilin je alta prezo. Pro tio okazis plurfoja akcidento pri
eksplodo de televidiloj. Ili ankau ekstraktas valoran metalon
el la malnovaj elektraj aparatoj per postighintaj metodoj,
kio kauzas multe da malutila gaso, malpura akvo kaj skorioj.
En 1995 en iu urbeto de Guangdong-provinco aperis
nova industrio, kiu chiujare dungis pli ol centon da miloj
da alilokaj kamparano-laboristoj por trakti la elektronan
rubon, kiu plejparte estis kontrabandita el Usono kaj Japanio.
Char tiuj metiejoj per tre primitivaj metodoj traktis elektronan
rubon kun venenaj kemiajhoj kaj serioze damaghis la ekologian
medion, tial la poluajhoj entenataj en la akvo estas mil-oble
pli multaj ol en trinkakvo kaj la tieaj loghantoj devigite
achetas akvon el aliaj lokoj pli ol 30 kilometrojn fore.
Kiu
devas trakti la rubon?
Leghodonado
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|