Antau tiu malfacila situacio fakuloj opinias,
ke la shlosila problemo estas doni leghon pri reacheto kaj
trakto de la elektrona rubo por difini la respondecantojn
en tiu laboro.
Kantona Jhurnalo informis, ke nun estas ellaborata
projekto de la unua legho pri reacheto de la elektrona rubo
"Metodoj pri reacheto, utiligo kaj administrado de eluzitaj
hejmaj elektraj aparatoj", kiu difinos la respondecan
sistemon de la produktantoj kaj ankau tion, ke la podetalaj
komercistoj havas devon reacheti la eluzitajn elektronajn
produktajhojn kaj redoni ilin al la produktantoj, dum la konsumantoj
devas redoni la eluzitajn elektronajn produktajhojn al la
komercantoj, tio signifas, ke en Chinio ne estos vakua spaco
pri reacheto kaj trakto de la elektrona rubo.
Samtempe kun tio estas ellaborata la "Anonco
pri longeco de tempo de uzado kaj reutiligado de la hejmaj
elektraj aparatoj". Lau tiu anonco oni devas observi
la principon, t.e. kiu produktas, tiu pagas; kiu profitas,
tiu pagas; kaj la produktaj entreprenoj, komercistoj, konsumantoj
kaj registaro chiu havas sian devon kaj respondecon pri la
elektrona rubo, tamen la detalajhoj nun estas diskutataj.
Konforme la supre menciitajn du regulojn, la
"Metodoj pri administrado pri prevento kaj nuligo de
la poluo kreata en produktado de la elektraj aparatoj",
ellaborita de la Ministerio de Informa Industrio, estis aprobita
kaj en ghi estas grava teksto: "Fabrikantoj de la elektraj
aparatoj devas garantii, ke de la 1-a de julio, 2003, oni
praktiku la metodojn pri redukto de la venenaj kaj malutilaj
substancoj kaj de la 1-a de julio, 2006, chiuj vendataj elektraj
aparatoj regataj de la shtato ne devas havi plumbon, hidrargon,
kadmion, kromon, polimeran bromidan benzenon kaj polimeran
bromidan benzenan eteron", dank' al kio radikale nulighos
la venena kaj malutila kemia funkcio de la elektrona rubo.
La chinaj kaj alilandaj fakuloj alte taksas tiujn
regulojn kaj leghojn. S-ro Cao Mingyue, estro de la sekcio
de la postvenda servo de la china limigita kompanio de Panasonic,
diris, ke se Chinio praktikos tiujn regulojn kaj leghojn,
ankau Panasonic reachetos la eluzitajn elektronajn produktajhojn.
Nun projekti facile reacheteblajn elektronajn produktajhojn
kun nur minimuma malutilo jam farighis grava temo esplorata
de multaj chinaj kaj translandaj kompanioj.
Jughate lau la vidpunkto perspektiva, reacheti
kaj trakti elektronan rubon estos industrio multe investota
en Chinio. Nun krom ellaborado de koncernaj leghoj kaj reguloj
Chinio faras ankau multon por perfektigi sian merkatan sistemon,
por ke la taugaj kaj kvalifikitaj entreprenoj de diversaj
posedantecoj, inkl. de alilandaj entreprenoj, sin okupu pri
la merkato de traktado de eluzitaj elektronaj aparatoj.
Primitiva
traktado de la elektrona rubo
Kiu
devas trakti la rubon?
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|