Kial
traktado de elektrona rubo estas farata per tiel simplaj metodoj
en Chinio? Sciu, ke tio ja estas profitodona afero en aliaj
landoj.
Fakte en la lastaj du jaroj multaj entreprenoj
kaj individuoj deziris sin okupi pri tiu afero, sed pro tio,
ke la oficialaj entreprenoj devas plenumi la rigorajn postulojn
en mediprotektado, alpreni avangardajn teknikon kaj ekipajhojn
kaj apliki progresajn teknologiojn, tial ili devas investi
multe, kaj plie, en la komenco ili malfacile akiras profiton
kaj la koncernaj politikoj estas ne kompletaj. Ghuste pro
tio ili ankorau ne faris decidon.
En tiaj cirkonstancoj la traktado de elektrona
rubo nature estas plenumata de produktantoj, komercantoj kaj
diversnivelaj registaroj, sed dum certa tempo pro necerteco
de iliaj devoj, neniu donis grandan atenton al tiu laboro.
Fakte por akceli vendadon iuj komercejoj provis
reachetadon, tamen pro alta prezo ili chesis provi. Fine de
2002 la pekina brancho de Vendejo de Elektraj Aparatoj Gome
reachetis malnovajn hejmajn elektrajn aparatojn chiu kontrau
120 juanoj. Tio estis varme akceptita de la klientoj. Tiam
chiutage ghi reachetis pli ol 100 televidilojn.
Sed tiu laboro chesis post nur 3 semajnoj. "Kiom
ni levis la prezon de reachetado, tiom ni perdis," diris
ghia direktoro Chen Haiyan. "La reachetitaj elektraj
aparatoj stokighas kiel monteto en la tenejo. Kaj ili taugas
al nenio kaj ni povas nur donaci ilin al malrichaj lokoj."
Char estas malfacile establi la oficialan reachetan
sistemon pri elektrona rubo, tial samkiel en la tenejo de
Gome, en tiu de multaj aliaj chinaj komercejoj stokighas elektrona
rubo kun komputiloj kiel la chefaj kaj plie la stoko farighas
pli kaj pli granda.
Primitiva
traktado de la elektrona rubo
Leghodonado
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|