La
universitatoj estas destinitaj por kulturi talentulojn kaj
fari akademian esploradon, tamen kun la socia evoluo ili devas
servi ankau al la socio kaj chi-flanke ili ludas pli kaj pli
gravan rolon. En Chinio unu el iliaj taskoj estas shanghi
la sciencajn fruktojn en produktajn fortojn kaj industriigi
novajn altteknologiojn. La eksterlandaj cheestantoj opiniis,
ke la universitatoj devas ne nur kontentighi je servado al
la socia disvolvigho nuntempa, sed ankau antauvidi la longatempan
bezonon de la socio en la estonteco.
La rektoro de la Oksforda Universitato klare
montris sian vidpunkton en la parolado "La misio de la
universitatoj en la 21-a jarcento kaj ilia rolo". Li
diris: "Estas malghusta vidpunkto, ke la universitatoj
estas shlosila forto por akceli la nacian ekonomion. La troa
postulo, ke la universitatoj faru esploradon nur por mallongatempaj
ekonomiaj profitoj, forpelos la sciencistojn plej kreivajn
kaj fine malutilos al la scienca esplorado."
Li opiniis, ke shanghi la scienc-esplorajn fruktojn
en produktajn fortojn bezonas komunan partoprenon de la registaro,
universitatoj kaj industri-komerca rondo. Li postulis, ke
la profesoroj de la Oksforda Universitato servu al kompanio
nur 30 tagojn chiujare por garantii la integrecon de la instruado
kaj scienca esplorado kaj preventi perdighon de la profesoroj.
Li diris: "Nia principo estas favora al la instruado
kaj scienca esplorado de la profesoroj."
Chinio
devas fari multon por krei unuarangajn universitatojn de
la mondo
Popularigho de supera edukado en la estonteco
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|