Nun
la supera edukado de Chinio faras multon ne nur por krei unuarangajn
universitatojn, sed ankau por sia popularigho. En la lastaj
jaroj la supera edukado de Chinio senprecedence disvolvighis
kaj en 2001 en Chinio estis 12.14 milionoj da studentoj, sed
en 1998 nur 6.34 milionoj.
La rektoro de la Bostona Universitato opiniis,
ke oni devas konfesi diferencon inter la diversaj superaj
lernejoj kaj malsamecon de iliaj financaj statoj. Tio ekzistas
ne nur en Chinio, sed ankau en aliaj landoj. Chinio devas
kontentigi la bezonon de siaj grandnombraj loghantoj je la
supera edukado, tial ghi devas fari reguligon kaj difini la
taskojn de la malsamaj universitatoj. Ja ne chiuj universitatoj
prenas esploradon kiel sian chefan taskon kaj la superaj lernejoj
devas esti diversaj kaj plurrangaj.
La alilandaj rektoroj opiniis, ke popularigho
de la supera edukado estos nepra por Chinio en la estonteco,
kiam privata supera edukado certe disvolvighos kaj la universitatoj
ludos pli gravan rolon en intelekta subteno al la esplorado
pri shtataj politikoj.
Rilatoj
inter universitatoj kaj socio: servi al la realo kaj estonteco
Chinio
devas fari multon por krei unuarangajn universitatojn de
la mondo
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|