Kion
la chinaj universitatoj devas fari por farighi unuarangaj
en la mondo? La honora rektoro de la Harvarda Universitato,
profesoro Lu Dengting, diris en sia prelego "Trajtoj
de la unuarangaj universitatoj kaj faktoroj por sukcesaj gvidado
kaj administrado", ke la unuarangaj universitatoj devas
havi unuarangajn profesorojn, fakojn, fruktojn, studentojn
kaj ekipajhojn kaj kompreneble ankau la plej elstarajn gvidadon
kaj administradon.
Nun pro bezono de la granda reformado Chinio
volas krei unuarangajn universitatojn, kaj la granda shanghigho
de la mondo metis ghin en grandan defion survoje krei unuarangajn
universitatojn de la mondo.
La rektoro de la Oksforda Universitato diris,
ke la plej granda defio por krei unuarangajn universitatojn
por Chinio estas sobra elekto kaj investo al ghusta kampo.
La rektoro de la Bostona Universitato diris en
sia prelego kun la temo "La pasinteco kaj estonteco de
aziaj universitatoj kaj defio por Chinio en la 21-a jarcento",
ke nun la unuarangaj universitatoj de la mondo atingis la
hodiauan staton post disvolvigho en la longa tempo kaj nun
la altnivela supera edukado farighis pli kaj pli multekosta
kaj estas transformigho de la koncepto, ke la pago por supera
lernejo shanghighas de publika investo al la individua, tial
en la 21-a jarcento konstrui la unuarangajn universitatojn
estos pli malfacile.
La alilandaj rektoroj plejparte opiniis, ke tiaj
universitatoj bezonas talentulojn kun elstara kreiveco, kiu
originas nur de kreiva pensado, kaj universitatoj estas lokoj
ampleksantaj chiajn fakojn, kie estas kulturataj memstara
pensado, kapabloj, imagipovo, gvida kapablo kaj aliaj kvalitoj.
Kun tiaj personoj la socia disvolvigho estos garantiata.
Rilatoj
inter universitatoj kaj socio: servi al la realo kaj estonteco
Popularigho de supera edukado en la estonteco
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|