 Nordoriento,
malnova industria bazo de la nova Chinio, estas regiono kun
kompare bona industria sistemo, konstruita en la 50-aj kaj
60-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam la china registaro asignis
grandajn monsumojn por strategiaj industrioj kaj gravaj entreprenoj.
Dank' al kelkdekjara konstruado la loko havas relative grandajn
strategiajn industriojn kaj gravajn entreprenojn kun energioj,
krudmaterialoj kaj ekipajho-fabrikado, kiuj trovighas chefe
en Shenyang, Changchun, Harbin kaj Dalian. La malnova industria
bazo de la Nordoriento faris gravan kontribuon al konstruo
de la kompleta industria sistemo, disvolvigho de la nacia
ekonomio, moderniga konstruado, reformado kaj pordmalfermo,
tamen de post la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam Chinio
transiris de la sistemo de planizita ekonomio al la sistemo
de socialisma merkata ekonomio, malkashighis multe da problemoj
en la ekonomia sistemo kaj industria strukturo kaj influoj
de la planizita ekonomio, kiuj serioze malhelpis la ekonomian
disvolvighon de la loko.
La chinaj autoritatoj scias, ke por denove prosperigi
la malnovan industrian bazon de nordorienta Chinio oni devas
komplete nuligi trajtojn de la planizita ekonomio, radikale
rompi malhelpon de la malnova ekonomia sistemo kaj fari chion
eblan por la kompleta, harmonia kaj daura disvolvigho de la
ekonomio de la Nordoriento kun plialtigo de la totala kvalito
de la tiea ekonomio kaj konkurenca kapablo de la ekonomio
survoje de la nova industriigo kiel la ghenerala postulo.
Por diri simple, tio estas kreado.
Shlosilo
por daura disvolvigho
Kiel
prosperigi la ekonomion de nordorienta Chinio?
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|