Informoj
Fokusaj temoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

“Kontraŭ-Secesia Leĝo” enkorpigis komuman volon de la ĉina popolo
Intervjouj

de ZHAO XI

En la 14-a de marto, la “Kontraŭ-Secesia Leĝo” estis aprobita en la ferma ceremonio de la Tria Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso. Dum diskutado pri la leĝo ĈPPIK-membroj opiniis, ke la leĝo konformas al la volo de la popolo kaj la historia fluo. Ĝi plene montris la sincerecon de la ŝtato por paca reunuiĝo de la lando kaj ankaŭ la firman volon de la ĉina popolo por defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon. Tio konformas al la komunaj interesoj de la popolanoj ambaŭborde de Taiwan-markolo.

Cai Guoxiong (eksa vicdirektoro de Motorola-kompanio):

Mi opinias, ke la leĝo estas tre grava por ĉiu ĉino. En la mondo estas nur unu Ĉinio, kaj la ĉeftero kaj Taiwan apartenas al la sama Ĉinio. La ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco estas neatenceblaj.

Mi devenis de Taiwan, kaj tie estas pli ol 60 miaj parencoj kaj 300 amikoj. Renkontiĝante kun ili, mi ĉiam konigis al ili pri la reala stato, prosperiĝo kaj libera opinipublikigo sur la ĉeftero. Mi opinias, ke estas necese pliintensigi interkomunikadon kaj interkomprenadon de ambaŭ bordoj de la markolo.

Wu Jinglian (ekonomikisto):

Estas nepre necese ellabori la “Kontraŭ-Secesian Leĝon (projekto)”. Unuflanke, ĝi povos averti la elementojn de “sendependiĝo de Taiwan” kaj aliflanke klarigi la veron al la Taiwan-aj samlandanoj por kune fiaskigi “sendependiĝon de Taiwan”.

Mo Wenxiu (vicprezidantino de la Tutlanda Virina Federacio de Ĉinio):

Ellaboro de tiu ĉi leĝo estas tre ĝustatempa kaj nepre necesa, kiam senĉese eskaladas la secesio de la elementoj de “sendependiĝo de Taiwan”, kaj iliaj intrigoj fariĝas pli kaj pli ruzaj kaj variemaj. La leĝo estas bazita sur apogebla politiko kaj subteno de la popolo, kaj maturiĝis la kondiĉoj por ellaboro de la leĝo. Ĝi havas gravan signifon por averti la elementojn de “sendependiĝo de Taiwan”, unuigi la Taiwan-anojn, subigi eksterlandajn secesiajn fortojn kaj unuecigi la konon de la tuta popolo pri la reunuigo. La leĝo plene montris la memfidon kaj kapablon de la registaro en klopodo por reunuigo de la lando, kaj tio estas firme subtenata de la tuta popolo.

Ye Weizhen (petrol-kemia inĝeniero):

La “Kontraŭ-Secesia Leĝo (projekto)” estas ellaborita speciale por bati pli kaj pli furiozan agadon de la elementoj de “sendependiĝo de Taiwan”. Ĝi sufiĉe klare konas la seriozecon kaj komplikecon de la reala stato. Mi opinias, ke junaj indiĝenoj de Taiwan malmulte scias pri la ĉeftero kaj montris indiferentecon pri reunuiĝo de la patrolando, kaj neniam ĉesis la secesiado eksterlande. La leĝo havas gravan aktualan signifon por subigi secesian forton kaj levi la inklinon de junaj Taiwan-anoj al la reunuiĝo de la patrolando.

Hu Kehui (asistata ĝenerala prokuroro de la Plej Alta Prokurorejo):

La “Kontraŭ-Secesia Leĝo (projekto)” ne estas leĝo ordinara, sed tre specifa. Ĝi esprimas la komunan volon de la ĉina popolo por unuigi la landon; enkorpigas la bazan principon de leĝa regado de la lando; montras la preferon por paca solvo, la sincerecon kaj firman volon por solvi la problemon de Taiwan; determinas la “nepacan solvon de Taiwan-problemo” en la kadro ekskluzive por oponi kontraŭ la forto de “sendependiĝo de Taiwan”; kaj havigis leĝan garantion por subigi la deeksteran intervenon en Taiwan-problemo kaj la internaj aferoj de Ĉinio.

En la lastaj jaroj la ĉinoj de la ĉeftero kaj ĉinaj elmigrintoj esprimis pli kaj pli ardan deziron oponi kaj subigi la secesiadon de la fortoj de “sendependiĝo de Taiwan” kaj reunuigi la patrolandon. Ĉe la komenco de ellaborado de tiu ĉi leĝo ambaŭ bordoj de la markolo kaj la internacia socio jam montris grandan atenton. Elmigrintaj ĉinoj kaj iliaj organizoj en diversaj lokoj de la mondo sinsekve proklamis subtenon al ellaboro de la “Kontraŭ-Secesia Leĝo”.

Defendi unuecon de ŝtato pere de leĝo estas kutima rimedo en la mondo, kaj ni povas preni tion kiel ekzemplon. Apartenado de Taiwan devas esti decidita de la ĉina popolo en nombro de 1.3 miliardoj, inkluzive la 23 milionojn da ĉinoj en Taiwan.

Kontraŭ-Secesia Leĝo (plena teksto)
Respondo de Wen Jiabao al ĵurnalistoj rilate la “Kontraŭsecesian Leĝon”

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio