La 5-an de marto ĉina ĉefministro
Wen Jiabao faris laborraporton de la registaro en la Unua
Sesio de la 11-a TPK. Li diris, ke unuiĝo de ambaŭ bordoj
de Taiwan-markolo estas historie konsekvenca por grandioza
reprosperiĝo de la ĉina nacio, ke la ĉinoj en- kaj eksterlandaj
kune klopodu por plenumi la grandan aferon de la nacia unuiĝo!
Li diris, ke estas necese persisti
en la bazaj politikoj pri "paca unuiĝo kaj unu lando
kun du sistemoj" kaj en aliaj principoj pri disvolvado
de la rilatoj de la du bordoj kaj paca unuiĝo en la nova situacio,
bone teni la temon de paca disvolvado de la rilatoj de la
du bordoj, kuraĝigi la samlandanojn de la du bordoj intensigi
komunikadon kaj multigi komunajn konojn, antaŭenpuŝi ekonomian
kaj kulturan interŝanĝojn inter la du bordoj, kaj akceli la
funkciigojn de poŝto, komerco kaj trafiko. Oni devas praktiki
kaj kompletigi politikojn aŭ rimedojn favorajn al Taiwan-anoj,
subteni ekonomian disvolviĝon de la okcidenta bordo de markolo
kaj de aliaj regionoj, kie Taiwan-a investado estas relative
koncentra. Oni klopodu por restarigi intertraktadon kaj solvi
gravajn problemojn atentatajn de la du bordoj surbaze de la
principo de unu Ĉinio.
Wen Jiabao emfazis firman oponon
kontraŭ la "secesia agado de Taiwan" kaj malpermeson
al ajna dispartigo de Taiwan for de la patrolando sub ajna
preteksto aŭ per ajna rimedo. Ĉio koncerna al la suvereneco
de la ŝtato kaj teritoria integreco de la lando devas esti
decidita de la tuta popolo inkluzivanta la samlandanojn en
Taiwan. Certe fiaskos la "secesia forto", kiu intencas
damaĝi la pacon de ambaŭ bordoj kaj ŝanĝi la nunan situacion,
ke la ĉeftero kaj Taiwan apartenas al unu Ĉinio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|