La 9-an de marto Hu Jintao kaj aliaj
ĉinaj gvidantoj respektive partoprenis en diskutado de kelkaj
delegacioj al la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso
(TPK).
Partoprenante en diskutado de la
delegacio de Shandong-provinco, Hu Jintao emfazis, ke necesas
pli rapide ŝanĝi la manieron de evoluo de la ĉina ekonomio
kaj akceli bonan kaj rapidan evoluon; ke necesas persisti
en la vojo de agrikultura modernigo kun ĉinaj trajtoj kaj
antaŭenpuŝi konstruadon de nova kamparo socialisma.
Partoprenante en diskutado de la
delegacio de Fujian-provinco, Wu Bangguo, prezidanto de la
Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio,
esprimis, ke pri persisto kaj plibonigo de la sistemo de TPK
kaj bona plenumo de laboro de la kongreso en la nova situacio,
necesas persisti en la vojo de socialisma politika disvolviĝo
kun ĉinaj trajtoj, persisti en konsidero unue pri bazaj interesoj
de la popolanoj kaj persisti en laŭleĝa agado.
Ĉefministro
Wen Jiabao partoprenis en diskutado de la delegacio de Jilin-provinco
kaj diris, ke en nordorienta Ĉinio estas relative bona industria
bazo kaj supereco en posedo de resursoj, necesas utiligi favoran
kondiĉon de la loko kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de industrioj
kun supereco, kia industrio pri fabrikado de pezaj ekipaĵoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|