La 11-an de marto la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio prezentis projekton pri reformado de la registaraj
institucioj al la Unua Sesio de la 11-a TPK. Tio estas la
sesafoja reformado de la registaraj institucioj depost 1982.
La antaŭaj kvin estis jenaj:
La unua: en 1982 la reformado difinis
la nombron de oficoj, strukturon de aĝo kaj klereco de ĉiu
kategorio. La nombro de departementoj de la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio malgrandiĝis de 100 al 61, kaj tiu de la personaro
de 51 mil al 30 mil.
La dua: post la reformado en 1988
la nombro de departementoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio
malgrandiĝis de 45 al 41, tiu de la institucioj rekte sub
la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio de 22 al 19 kaj tiu de nekonstantaj
oficejoj de 75 al 44. La nombro de la personaro de la Ŝtata
Konsilantaro de Ĉinio malgrandiĝis je 9700.
La tria: en 1993 la nombro de la
departementoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj tiu de
la institucioj rekte sub la Ŝtata Konsilantaro malgrandiĝis
de 86 al 59 kaj la personaro malgrandiĝis je 20% .
La kvara: en 1998, 15 departementoj
de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio estis nuligitaj, establiĝis
4 novaj kaj 3 departementoj estis alinomitaj. La nombro de
departementoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio malgrandiĝis
de 40 al 29.
|
Fotiĝi antaŭ la nuligota
departemento |
La kvina: en 2003 la reformado okazis
post kiam Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizo. La Ŝtata
Konsilantaro de Ĉinio konsistis el 28 departementoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|