La
12-an de marto ministro Yang Jiechi de eksteraj aferoj de
Ĉinio diris en la gazetara konferenco organizita de la Unua
Sesio de la 11-a TPK, ke nur tiuj, kiuj estas tre malamikaj
al Ĉinio kaj havas fortan antaŭjuĝon, volas politikigi la
Pekinajn Olimpikojn, sed ne la internacia socio.
Yang Jiechi emfazis, ke la internacia
socio, la registaro, gvidantoj kaj popolo de ĉiuj landoj entuziasme
subtenas la Pekinajn Olimpikojn kaj esprimas sian profundan
amikecon al la ĉina popolo. Tre malmultaj personoj kaj fortoj
senhonorigis Ĉinion, sed tio estas vana, ĉar ili estas kontraŭaj
al la ĉina popolo kaj al la popoloj de la tuta mondo.
Respondante al raportisto de la Usona
Asociita Gazetaro, Yang Jiechi montris, ke senpolitikeco de
Olimpikoj estas difinita de la "Olimpika Ĉarto".
Li diris: "Tiuj kiuj atakas Ĉinion ĉiam akcentas gravecon
de leĝoj, sed kial ili mem rompas la leĝon? Kial ili malobeas
la koncernajn regulojn de la Olimpika Ĉarto?"
Yang Jiechi diris, ke Ĉinio volontas
diskuti kun popoloj de ĉiuj landoj kaj ĉiuj kampoj por sukcesigi
la Pekinajn Olimpikojn kun sia trajto kaj alta nivelo. Ĉinio
sincere petas proponojn kaj kritikon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|