Antaŭtagmeze de la 14-a de marto fermiĝis en Pekino la 1-a
Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Hu Jintao, Wu Bangguo,
Wen Jiabao kaj aliaj gvidantoj ĉeestis la ferman ceremonion.
La
ceremonio estis prezidita de Jia Qinglin, refoje elektita
prezidanto de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK. Li diris en la
parolo, ke ĉi-jaro estas komenco de la 11-a Tutlanda Komitato
de ĈPPIK. La komitato devas konformigi sin al novaj ŝanĝiĝoj
kaj espero de la popolanoj, plene disvolvi siajn karakterizaĵojn
kaj avantaĝojn, pli bone plenumi siajn funkciojn kaj fari
kontribuon por amplekse konstrui bonhavan socion kaj disvolvi
socialismon kun ĉina trajto. Li emfazis, ke la komitato devas
preni akcelon de disvolviĝo kiel ĉefan taskon, firme kapti
la du temojn pri unuiĝo kaj demokratio, fortigi lernadon kaj
senĉese altigi kapablon kaj nivelon de la funkcio-plenumado.
En
la ferma ceremonio oni pasigis la laborraporton de la Konstanta
Komitato de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, la raporton pri
ekzameno de proponoj al la 1-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato
de ĈPPIK kaj la politikan rezolucion de ĉi-foja konferenco.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|