Matene de la 18-a de marto fermiĝis en la Popola Halo de Pekino
la Unua Sesio de la 11-a TPK post plenumado de la tagordo
kaj elekto de la nova ŝtata gvidantaro.
La sesio voĉdonis la projektojn
de la rezolucioj pri la laborraporto de la registaro, pri
la praktikado de la nacia ekonomio kaj socia disvolvado en
2007 kaj la koncerna plano en 2008, pri la praktikado de la
centra kaj lokaj buĝetoj en 2007 kaj tiuj en 2008, pri la
laborraporto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola
Kongreso de Ĉinio, pri la laborraporto de la Plej Supera Popola
Juĝejo kaj tiun pri la laborraporto de la Plej Supera Popola
Prokurorejo.
Post la fermiĝo ĉina ĉefministro
Wen Jiabao respondis demandojn de raportistoj en- kaj eksterlandaj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|