La 18-an de marto Wen Jiabao intervidiĝis kun raportistoj
ĉinaj kaj alilandaj kaj respondis iliajn demandojn pri la
disvolva vojo kaj atentataj aferoj de Ĉinio en la venontaj
kvin jaroj.
Li diris, ke en la venontaj kvin
jaroj la ĉina ekonomio pli multe disvolviĝos kaj la popola
vivo pli multe boniĝos. En la kuranta jaro Ĉinio preventos
tro rapidan ekonomian kreskadon kaj bremsos tro rapidan prezleviĝon
kaj inflacion.
Wen Jiabao diris ankaŭ, ke la ĉina
popolo sincere esperas bone gastigi la Olimpikojn kaj plifirmigi
la amikecon kaj kunlaboron kun diverslandaj popoloj.
Krome li respondis pri reformado
de Ĉinio kaj aliajn demandojn.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|