La
5-an de marto inaŭguriĝos en Pekino la 1-a Sesio de la 11-a
Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK), kaj la 3-an de marto
la 1-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). La informejo de
la du sesioj jam ekfunkciis en la 26-a de februaro kaj komencis
akcepti kaj aranĝi intervjuon de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.
Tri fakoj sub la informejo -- fako
por raportistoj el la ĉina landinterno, fako por tiuj el Hongkong,
Makao kaj Taiwan kaj fako por tiuj el fremdaj landoj -- servas
al la raportistoj intervjuantaj TPK kaj ĈPPIK. Ĝis nun pli
ol 2800 ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj sin anoncis por
intervjui la du sesiojn. Tiuj, kiuj volas intervjui la du
sesiojn, devas plenumi formalaĵojn antaŭ la 5-a de marto.
Dum la sesioj la informejo senpage
liveros al la raportistoj ĉinaj kaj fremdlandaj freŝdatajn
bildojn, koncernajn signalojn por televido kaj radio, kaj
interreton.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|