La 2-an de marto okazis la prepara
kunveno por la Unua Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de
la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK).
En la kunveno oni ekzamenis kaj aprobis la nomliston de prezidantaro
por la sesio, tiun de prezidanto kaj ĝenerala sekretario de
la prezidantaro, tagordon de la sesio kaj nomliston de la
komitatanoj por ekzameno de proponoj de la sesio.
Post tio la prezidantaro okazigis
la unuan kunvenon, ekzamenis kaj pasigis la nomliston de la
konstanta prezidanto de la sesio.
Posttagmeze de la 3-a de marto okazos
en la Popola Halo de Pekino la Unua Sesio de la 11-a Tutlanda
Komitato de ĈPPIK.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|