La
laborraporto de la registaro farita de la ĉina ĉefministro
Wen Jiabao en la 5-a de marto al la Unua Sesio de la 11-a
TPK rimarkigis, ke Ĉinio limigos aŭ malpermesos investadon
de eksteraj komercistoj en industrioj multe konsumantaj fuelojn
aŭ serioze poluantaj.
Rilate al tio, Zhang Yansheng, direktoro
de la esplor-instituto pri la ekonomiaj rilatoj kun fremdaj
landoj sub la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado,
komentis, ke pro amplekso de la ĉina ekonomio kaj ĝia rilato
kun la mondo, la internacia socio profitos de la ĉina politika
reguligo pri resurso, medi-protektado aŭ komerca ekvilibro.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|