52-jara
Lin Ruoxuan rememoras sian laboran debuton 30 jarojn antaŭe
kvazaŭ hieraŭ.
En 1978 ŝi eklaboris en fabriko de Pekino kaj
akiris salajron de 22 juanoj monate. Ŝi gajnis malmulte sed
ŝia poŝo plenis je multaj kuponoj por greno, kotona ŝtofo
kaj aliaj, ĉar tiam oni aĉetis ilin kontraŭ ne nur mono, sed
ankaŭ kuponoj.
Hodiaŭ la monata salajro de Lin atingis kvar
mil juanojn kaj la aĵoj en ŝia poŝo ŝanĝiĝis. Kreditkartoj
anstataŭis kuponojn. Ŝi scias, ke la ŝanĝiĝoj komenciĝis je
la reformado en la kamparo antaŭ 30 jaroj.
Decembre de 1978 en la vilaĝo Xiaogang de Fengyang-gubernio,
Anhui-provinco en orienta Ĉinio, 18 kamparanoj, por sin liberigi
al malriĉeco, sin riskis multe kaj sekrete subskribis la kontrakton,
ke ili entreprenos je la familia nomo agron de la kolektivo.
Ili ne atendis, ke de tio preludiĝis profunda reformado en
la ĉina historio.
Kiam tiuj kamparanoj faris fingran sigelon, okazis
en Pekino la Tria Plena Sesio de la 11-a Tutlanda Kongreso
de KPĈ. De tiam Ĉinio iris sur la socialisman vojon reformadan
kaj pordomalferman kun sia propra karaktero. La reformado
atingis ĉiujn angulojn de Ĉinio kaj grandskale ŝanĝas la landon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|