La 2-an de marto, en gazetara konferenco de la
1-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), proparolanto Wu Jianmin
diris, ke la problemo de unuiĝo de Ĉinio ĉiam estas zorgata
de la komitatanoj, en marto estos elektado en Taiwan, kaj
tio estas multe atentata. Li esperas, ke tiu elektado favoros
al disvolviĝo de ekonomio de Taiwan, al plibonigo de la popola
vivo de Taiwan, kaj al paca disvolviĝo de la du bordoj de
Taiwan-markolo. Nun la plej granda minaco al la interrilatoj
de la du bordoj estas secesia aktivado de Taiwan, kaj li esperas,
ke tiu aktivado estos bremsita.
La komitatanoj ĉiam zorgas la situacion de Taiwan,
kaj la problemo de Taiwan estos diskutata dum tiu ĉi konferenco.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|