 Kio estas la novaj fenomenoj de TPK kaj ĈPPIK
en la kuranta jaro? Vizitante la retejon de la informejo de
la 1-a Sesio de la 11-a TPK, oni povas legi la adreson de
ĉiuj kongresanoj kaj la nomliston kun 2987 reprezentantoj
publikigitan en la 29-a de februaro. Respondeculo de la informa
fako de ĈPPIK diris, ke la konferenco estos pli larĝe malfermita.
El tiuj novaj fenomenoj oni povas vidi, ke Ĉinio
estas pli kaj pli malfermita. Per tio, la reprezentantoj kaj
popolanoj estas kunligitaj kiel unu tuto, kaj tiaj TPK kaj
ĈPPIK pli kunigos kaj elmontros popolan volon, do ties kvalito
estos pli bona.
La
malfermiteco de TPK kaj ĈPPIK sufiĉe elmontris la konfidon
de la ĉina nacio. En la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista
Partio de Ĉinio (KPĈ), la konfido de la kongreso kaj reprezentantoj
donis profundan impreson al la tuta mondo. En la fermo de
la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, multaj fremdlandaj vehikloj
resumis el sia observado, ke "ili ne havas la motivon
ne esti memfidaj, ĉar Ĉinio fariĝis pli kaj pli forta."
 La
malfermiteco de TPK kaj ĈPPIK estas espero de la ĉina popolo.
En la pasinteco, ordinaraj popolanoj povis nur televidi kaj
aŭskulti novaĵojn pri TPK kaj ĈPPIK, sed nun, kun pli kaj
pli granda malfermiteco, ordinaraj popolanoj povas rekte "ĉeesti"
TPK kaj ĈPPIK: ili povas ne nur koni TPK kaj ĈPPIK per skribiloj
kaj videoregistriloj de raportistoj, sed ankaŭ "ĉeesti"
ilin per interreto kaj kontaktiĝi kun koncernaj respondeculoj
per publikigitaj telefonoj. La popolo deziras tiajn TPK kaj
ĈPPIK, kaj nur tiel, la kongreso kaj konferenco povas transigi
popolan volon kaj lasi la ordinarajn popolanojn havi la senton
de mastriĝo.
Oni akiros diversajn fruktojn per zorgo pri TPK
kaj ĈPPIK laŭ diversaj flankoj, sed tio estas bazita sur malfermiteco.
Nur malfermiteco permesas al la ordinaraj popolanoj "ĉeesti"
la kongreson kaj konferencon, akceli la socialisman popolan
vivon per interagado kaj praktiki la politikon pri "la
popolo estas mastro".
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|