
2987 reprezentantoj elektitaj el 35 unuoj ĉeestos la Unuan
Sesion de la 11-a Tutlanda Komitato de TPK okazonta en la
5-a de marto.
La plej brila punkto en la nomlisto de la reprezentantoj
estas perfektigo de ĝia strukturo kun pli granda reprezentanteco.
Inter ili estas ne nur maljunuloj kun granda prestiĝo kaj
riĉa sperto, sed ankaŭ junuloj, kiuj unuafoje aperas sur la
ĉina politika scenejo. Ili venas el malsamaj profesioj, tamen
ili havas la saman deziron: en la venontaj kvin jaroj ili
plene ludos sian rolon kiel reprezentantoj de TPK kaj bone
kontribuos siajn saĝon kaj forton por la socialismo kun la
ĉina trajto.
En januaro 2008 la 31 provincnivelaj popolaj
kongresoj okazigis elektajn kunvenojn respektive kaj elektis
reprezentantojn por la sesio.
Ĉiuj nacimalplimultoj havas siajn proprajn
reprezentantojn
411
nacimalplimultaj reprezentantoj konsistigas 13.76 % de la
totala nombro de la reprezentantoj. Rimarkindas, ke ĉiuj nacimalplimultoj
havas siajn proprajn reprezentantojn, kaj tiu kun malmultaj
membroj havas almenaŭ unu, ekzemple Loba-nacio ĉe suda Himalajo
de Tibeto, kun malpli ol tri mil membroj, havas unu reprezentanton.
Krome troviĝas 35 reprezentantoj el la ĉinoj
revenintaj el eksterlando, 36 el Hongkong, 12 el Makao kaj
13 el Taiwan-devenaj ĉinoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|