La 6-an de marto Qiangba Puncog, reprezentanto
de TPK kaj prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, refutis
la diraĵojn pri "sendependiĝo de Tibeto".
Qiangba Puncog rimarkigis, ke Tibeto delonge
estas nedisigebla parto de Ĉinio. La diraĵoj pri "sendependiĝo
de Tibeto" ne havas perspektivon nek historian fakton.
Tio estas absoluta sensencaĵo.
Qiangba Puncog parolis ankaŭ pri homaj rajtoj
de Tibeto. Li diris, ke iuj okcidentanoj tro ofte kaj malprave
kritikas la staton de homaj rajtoj de Tibeto. Li varme invitis
eksterlandanojn viziti Tibeton por persone sperti la staton
de homaj rajtoj de Tibeto. Li diris: "Se ili respektos
fakton, ili certe havos ĝustan juĝon, kaj ne aperos la afero,
kion ni ne volas vidi."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|