La 5-an de marto Chen Xiwen, membro de ĈPPIK
kaj direktoro de la Oficejo pri Kampara Laboro de Ĉinio, diris
post grupa diskuto, ke por garantii gren-liveradon enlandan,
Ĉinio principe haltigos ĉi-jare eksportadon de greno, sed
tio ne signifas, ke eksterlanda greno kun pli alta prezo eniros
en la ĉinan merkaton kaj de tio sekvos leviĝo de la prezo
de enlanda greno, ĉar post la haltigo de gren-eksportado la
greno produktita enlande povos kontentigi postulon de Ĉinio.
La laborraporto de la registaro diras, ke por
preventi troan altiĝon de prezoj oni rigore limigos grenon
industrie uzatan kaj eksportan. Chen diris, ke ĉi-jare stabiligo
de prezoj estas unu el la ĉefaj taskoj de Ĉinio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|