En la 5-a de marto 2008 Wen Jiabao, ĉefministro
de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, faris por la 5-a fojo la
laborraporton de la registaro en la 11-a Tutlanda Popola Kongreso
de Ĉinio (TPK). En la 5 laborraportoj oni povas klare vidi
detalajn paŝojn de praktikado de la politikoj pri la popola
vivo kaj belan perspektivon de la popola vivo.
Senpaga epoko de la deviga edukado en
la urboj kaj la kamparo de Ĉinio
 La
ĉi-jara laborraporto de la registaro promesis, ke surbaze
de provado por la deviga edukado, ekde ĉi-jara aǔtuno la centra
registaro de Ĉinio komplete nuligos bazajn kaj kromajn lerno-kotizojn
en la urboj kaj kamparo. Tiam la deviga edukado en la urboj
kaj la kamparo de Ĉinio estos tute senpaga.
En 2005 komenciĝis la senpaga deviga edukado.
La laborraporto de la registaro en 2005 promesis, ke la registaro
nuligos pagojn por lernado kaj lerno-libroj de geknaboj de
malriĉaj familioj en ekstreme malriĉaj gubernioj dum la periodo
de la deviga edukado, kaj monhelpas internulojn. En 2006 la
politiko estis ekpraktikata en la kamparo de okcidenta Ĉinio
kaj parto de la kamparo de centra Ĉinio. En 2007 la politiko
kovris la tutan kamparo de la lando.
La senpaga deviga edukado havas epokfaran signifon
kiel grava rimedo de la ŝtato por plibonigi la popolan vivon.
S-ino Wang Jumei, reprezentanto de TPK, diris, ke la senpaga
edukado multe faciligis la vivon de la familioj havantaj infanojn
en la aĝo de la deviga edukado kaj radikale nuligis la fenomenon
de lernoĉeso pro malriĉeco.
Kunlabora kuracado por 900 milionoj da
kamparanoj
Post kelkjara provado la novtipa kunlabora kuracado
estos disvastigata ĉi-jare en la tuta kamparo kaj altiĝos
la normo de monhelpo. En 2006 la provado kovris 50.7% da gubernioj
de la tuta lando, en 2007 -- 86%, kaj la nombro de kamparanoj
inkluzive de kunlabora kuracado grandiĝis de 410 milionoj
al 730 milionoj.
Antaŭe kamparanoj plej timis malsaniĝon, ĉar tio
rapide komplete malriĉigis ilin, kaj ili devige prokrastis
viziton al kuracisto. Sheng Yanong, reprezentanto de la Tutlanda
Popola Kongreso de Ĉinio kaj estro de Shizhu-gubernio de Chongqing,
diris: “Nun la novtipa kunlabora kuracado estas praktikata
tra la tuta lando kaj altiĝas la normo de monhelpo; realiĝos
la revo pri kunlabora kuracado de la 900 milionoj da kamparanoj!”
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|