30
jarojn post ekpraktiko de reformado kaj pordomalfermo multe
leviĝis la ekonomiaj fortoj de Ĉinio kaj pliboniĝis la vivo
de la popolo.
Senĉese
grandiĝas sinteza nacia forto
Nun la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio
okupis la 4-an lokon en la mondo kaj la totala valoro de ekstera
komerco okupis la 3-an lokon. Samtempe multe pliboniĝis la
popola vivo. En 2006 pokapa totala enlanda produkto-valoro
atingis 2000 usonajn dolarojn. La nombro de absolutaj malriĉuloj
en la kamparo malmultiĝis je 200 milionoj.
Vigliĝas
la merkato
Antaŭ 30 jaroj, la prezo de preskaŭ ĉiuj varoj
estis difinita de la registaro. Nun la totala podetala vendovaloro
de la sociaj konsumaĵoj de ŝanĝebla prezo kaj tiu de produktaj
rimedoj atingis respektive 95.6% kaj 91.9%. En la fino de
2006 la financo de Ĉinio komplete malfermiĝis al la eksterlando.
La 11-an de decembro 2001 Ĉinio oficiale aliĝis al la Monda
Komerca Organizo kaj de tiam unuapaŝe formiĝis en Ĉinio la
strukturo de malfermado ĉiuflanka. Nun Ĉinio nombris pli ol
500 mil entreprenojn de ekstera kapitalo, kaj 690 miliardoj
da usonaj dolaroj de ekstera kapitalo estas utiligataj.
Profunde
ŝanĝiĝas la popola vivo
En la lastaj 30 jaroj la disponebla pokapa enspezo
de la loĝantoj de urboj kaj urbetoj multiĝis de 46 usonaj
dolaroj al 1611 usonaj dolaroj kaj tiu de la kamparanoj multiĝis
de 18 usonaj dolaroj al 491 usonaj dolaroj. Ĝis la fino de
junio de 2007 la nombro de aliĝintoj de la tuta lando al asekuro
pri maljuneca vivtenado kaj tiu de aliĝintoj de urboj kaj
urbetoj al asekuro pri kuracado atingis respektive 193.31
milionojn kaj 169.81 milionojn; la novtipa koopera kuraca
sistemo en la kamparo servas al 685 milionoj da kamparanoj.
Multe
ŝanĝiĝas konceptoj
La reformado ŝanĝis la konceptojn de la ĉinoj
pri konsumado, enoficiĝo, estetiko, amo kaj edzeco. Ĝi rompis
monotonan kaj unuecan vivmanieron kaj pensmanieron, ke oni
povas libere elekti kaj decidi sian sorton. Reformado de spirita
vivo kaj ideologio levis la aktivecon kaj kreivecon de la
popolo por la socialisma konstruado.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|