Pli da virinaj reprezentantoj
 En
la nomlisto de la reprezentantoj de la 11-a TPK troviĝas 637
virinoj, kiuj konsistigas 21.33% de la totala nombro de la
reprezentantoj, kaj la proporcio leviĝis je 1.09% kompare
kun tiu de la lasta TPK.
La Leĝo de Elektado de Ĉinio difinas, ke nepre
estu taŭga kvanto da virinoj inter la reprezentantoj de TPK
kaj iom post iom altiĝu la proporcio.
En
marto 2007 la Kvina Sesio de la 10-a TPK decidis la proporcion
de la virinaj reprezentantoj por la 11-a TPK. Tio estas la
unua fojo por TPK fari klaran difinon pri proporcio de virinaj
reprezentantoj.
Altiĝo de la proporcio de virinaj reprezentantoj
signifas, ke pli da virinoj eniros en la plej altan organon
de la ŝtata potenco. Tio sendube helpas realigi la rajtojn
de virinoj en la kampoj de politiko, ekonomio, kulturo kaj
administrado de la sociaj aferoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|