Tri reprezentantoj el la kamparanaj laboristoj
 Imageblas,
ke Zhu Xueqin, Hu Xiaoyan kaj Kang Houming, tri reprezentantoj
el la kamparanaj laboristoj el Ŝanhajo, Guangdong kaj Chongqing,
fariĝos fokusaj figuroj por vehikloj en la du sesioj, ĉar
ili estas la unuaj reprezentantoj de la kamparanaj laboristoj
en la historio de TPK.
31-jara Zhu venis de norda Jiangsu-provinco al
Ŝanhajo januare de 1995. Dum 13 jaroj ŝi, kun klereco de supera
mezlernejo, lernis teknikon, fremdan lingvon kaj administradon.
Dank' al sia diligenteco ŝi fariĝis ĝenerala sekretario de
la branĉo de la Komunista Junulara Ligo kaj vicprezidanto
de la sindikato de iu vesto-kompanio en Ŝanhajo. Ŝi estas
honorita kiel tutlanda kaj Ŝanhaja labormodelo kaj avangarda
individuo.
La aliaj du havas similan sukceson kiel Zhu Xueqin
.
Dum la lastaj jaroj troviĝas en Ĉinio 150 milionoj
da kamparanaj laboristoj, kiuj konsistigas gravan parton de
la laboristoj en industrio. La reprezentanteco de la kamparanaj
laboristoj en TPK spegulas disvolvadon de la socialisma demokratia
politiko kun propra trajto de Ĉinio.
Oni atendas, ke ili plene transdonos al la kongreso
opiniojn, dezirojn kaj postulojn de kamparanaj laboristoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|